Uzantaj iloj

Retejaj iloj


diantetoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Diantetoj

Origina titolo: Clavelitos

Teksto

Dianton volas nun mi,
tiu flor' ĉe viaj lipoj,
ĉar estas vero ke ĝi
min allogas, karulino.
Tintilon ricevos vi,
mi promesas, ja, bebeto,
se mielon donas vi,
tiu ĉe via buŝeto.

Rekantaĵo:

Diantetoj, diantetoj,
diantetoj el la tuta kor',
mi alportas diantetojn,
diantetojn kun ruĝa kolor'.
Sed se iam diantetojn
mi ne povus alporti por vi,
ne ekpensu ke mi ne vin amas,
mi ne povis ilin deŝiri.

Vesperon en la mallum'
mi vidis freŝan buŝeton,
neniam en Santa Kruz'
ekzistis tia beleco.
Kaj je vido de diant',
ornam' via ĉe l'ĉapelo,
ŝajnis al mi, adorant',
kvazaŭ peco el ĉielo.

Rekantaĵo

diantetoj.1263939492.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 12:53 (ekstera redakto)