Tre dankinda la peno de S-ro Povorin!
Tamen mi atentigus, por venontaj redaktadoj, ke li ne forgesu aldoni la etikedon “esperanto”, “rusa” aŭ tiun kiu estus oportuna en la okazo, por ĝuste klasifiki la kantojn kaj ke ili estus pli facile atingeblaj de interesitoj.
Mi havas problemon enigi sonon de http://www.ipernity.com/doc/bertilow/745287 al Povus Esti Simple. En Provludejo ja estas iuj strangaj numeroj ĉe sono de ipernity, kiuj ŝajnas ne esti identigilo prenita de URL. Ĉiuokaze, plugin:vshare eĉ ne mencias ipernity-on… --- KuboF 2013/10/29 17:39
Kara KuboF,
vi povas trovi bezonatan kodon nomatan “key” en html-fonto de tiu fleŝ-ludilo. Mi uzas por tio Chrome-foliumilo.
key=745287.3cc2715a
Jen la rezulto:
search?q=745287.3cc2715a&btnI=lucky
Videble indas krei iun helpon por diversaj video-fontoj por uzi ilin ĉe la kantaro. Mi okupiĝos pri tio.
--- Aleksej KUZNECOV 2013/12/16 22:32
Dankon! Jam pri ipernity ĉio klara por mi! --- KuboF 2014/01/05 02:08
Cetere, ĉu ni kreu iun diskutejon por ke ni ne babilu pri la tuta projekto mise-dise? --- KuboF 2013/10/29 17:39
Vi pravas, ni bezonas ian forumon. Mi pristudos, ĉu eblas krei ĝin ene de la kantaro aŭ eble ĉe servilo de ikso.net. Havi ĝin ene de la kantaro estas preferate, por ke ĉiuj uzantoj ne bezonus registriĝi ankoraŭ ie ajn por forumumi.
--- Aleksej KUZNECOV 2013/12/16 23:18Eble sufiĉus krei por tio kutiman paĝon, eble en la nomspaco wiki, do Diskutejo (aŭ elpensi nomon pli taŭgan por muziko, ĉu ne? ). Ja ankaŭ Vikipedio kaj aliaj grandaj vikioj tiel funkcias. Por MediaWiki ekzistas etendilo kiu eĉ disponigas forumeton al vikio (sed por tio necesus tuta ŝanĝo de nia programaro, kio ne necesas sed eble ni povus ĝin pripensi). --- KuboF 2014/01/05 02:08