Uzantaj iloj

Retejaj iloj


wiki:user:kubof

KuboF

Saluton. Interrete mi normale uzadas kromnomon KuboF. Tiu ĉi kromnomo ekestis en mia klasĉambro en gimnazio. Mi studis matematikon (en klaso f) kaj ni ĉiuj estis kromnomataj “kuboj”. Mi pri tio fieris kaj fieras kaj daŭre uzadas la saman kromnomon.
Do ĝuste pri mia nomo :)

Mi interesiĝas pri multaj aferoj kaj ankaŭ pri muziko. Precipe pri muziko en lingvoj kiujn mi regas bone, do slovaka, ĉeĥa kaj Esperanto. Pro tio mi ankaŭ enregistriĝis tie ĉi, mi volis helpi plenigi la Kantaron. Malfeliĉe mi ne havas sufiĉan tempon por tre aktive kontribuadi tie ĉi, parte pro mia propra Esperanto-slovaka kantaro kiu, krom alia, celas plipopularigi Esperantan muzikon inter slovakparolantoj. Tamen, de tempo al tempo, mi revenas pro prilabori unu aŭ du stultaĵojn - tio por mi sufiĉas kaj ne formanĝas multege da mia tempo.

Aldonendaj

Miaj propraj kantoj

VE!

Hrom i Slav

wiki/user/kubof.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)