Uzantaj iloj

Retejaj iloj


do_adiaux_mia_dolcxa_pupo

Do, adiaŭ mia dolĉa pupo

E-tekstoM. J.

El: DLEA Kantaro, (n-ro 60) kantlibro eldonita DLEA, Aarhus 1947.

Teksto

Jam nun venis tempo, kiam ĉesas nia lud'.
Devas mi rapidi, kredu vi.
Tage mi laboras, mi bezonas eĉ minut;
kaj por lud' ne tempon havas mi.
En lernejo ni ja devas perfektigi nin,
kaj patrin' bezonas ankaŭ min.
------Do, adiaŭ mia dolĉa pupo.
------Venu nun, kaj mi dormigos vin.
------En komodo en patrina jupo
------dormu dolĉe vi, nun kisu min.
-----------Ne koleru vi,
-----------pacon havos vi.
-----------Halti devos ni,
-----------ĉesis lud' por ni.
------Do, adiaŭ mia dolĉa pupo.
------Dormu vi, kaj dankon diras mi.
Ĉu memoras vi, ke kiam mi ricevis vin,
estis mia oka naskiĝtag'?
Kvankam temp' forpasas, restas vi la amikin'
de la panjo, jes, en ĉiu tag'.
Fortaj devas esti ni, disigi nur sen plor',
ĉu komprenas vi en via kor'?
------Do, adiaŭ mia dolĉa pupo.
------Venu nun, kaj mi dormigos vin.
------En komodo en patrina jupo
------dormu dolĉe vi; nub kisu min.
-----------Dormu dolĉe vi,
-----------sonĝu vi pri mi,
-----------sonĝu pri la kant'
-----------longe en dormland'.
------Do, adiaŭ mia dolĉa pupo.
------Dormu vi, kaj dankon diras mi.

Pupo, bona estis mi ja ĉiam kontraŭ vi,
malgraŭ viaj haroj falas nun.
Kaj dum nia ludo nur singarde batis mi,
ĉar nur ŝerce estis via pun'.
Se mi iam havos filineton, ĝoju vi,
certe mi ja donos vin al ŝi:
------Do, adiaŭ mia dolĉa pupo,
------venu nun, kaj mi dormigos vin.
------En komodo en patrina jupo
------dormu dolĉe vi, nun kisu min.
-----------Longan tempon ja
-----------devos kuŝi vi,
-----------sed konfesas mi,
-----------venos la liber'.
------Do, adiaŭ mia dolĉa pupo.
------Dormu vi, kaj dankon diras mi.

do_adiaux_mia_dolcxa_pupo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)