Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_ekzilito

La ekzilito

E-teksto-1J. Valano
E-teksto-2Konisi Gaku
KantasJohan Valano

Ruscigana popolkanto el la kasedo “Frandu Piron” de Johan Valano.

Teksto - 1

En mi ŝvebas rememor'
pri l' voĉo de l' patrino.
Kiam mi vagadis for,
ŝi min admonis sen fino.

“Nu, aŭskultu, mia fil' ,
ne iru kun ŝtelistoj,
se polico kaptos vin,
skurĝos vin la turmentistoj.

Ili razos kapon, kaj
vi marŝos letargia,
en infero de malgaj'
tra tuta step' siberia.”

Mi ne murdis, kaj ol ŝtel'
estas pli gravaj pekoj,
sed mi putros nun en ĉel'
proi nur mizeraj kopekoj.

En la menso sonas voĉ'
de panjo malproksima.
Kvankam pravis la riproĉ'
ne kredis filo maltima.

Mi nur ŝtelis pro ador'
al juvelama ino.
Kaj nun krevas mia kor'
reve pri prava patrino.

“Sekvu leĝon!” - diris ŝi,
“Ne vivu aventure,
min ne igu plori pli,
ili vin punos terure.”

Mi ne murdis, sed mi ne
kredis je ŝia krio.
Kaj mi sklavos ĝis pere'
en fundo de Siberio.

Teksto - 2

[kompletigenda…]

Mi sopiras al patrin'
…..

Tenu vin de l kanajlar'
Ne iru kun ŝtelistoj
Tenu vin de plezurar
Ŝi diris min: estu saĝa.

la_ekzilito.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)