Uzantaj iloj

Retejaj iloj


melodio_de_suburbo

Melodio de suburbo

Teksto Enrique CADÍCAMO
Muziko Juan Carlos COBIÁN

Teksto

Urba kvartalo sub la luno,
nur havas vi fortunon
de tiu melodio.
Fore grumblas harmoniko
en malriĉa strato via
dume iu fraŭlino
bela kiel jasmen'
kokete atendas
sub la serena
lum' de lantern'.

Refreno:

Urbo… urbo…
malkvietas via vivo
de sentema paseret'.
Plendoj… preĝoj…
estas via melodio
bird' kankanta en la nest'.
Olda… urbo…
vi pardonu se defalos
unu larmo dum elvok'
kaj ruliĝos sur la strat'
kiel longa, longa kis'
kiun donas mia kor'.

Urbo de gravaj kuraĝuloj,
de luktoj kaj kvereloj
de mia am' kaj ĝuo.
Per ponard' sur viaj muroj
mi gravuris karajn nomojn:
“Rosa, la milongita”
“Estis blonda Mari'”
“Je l’ vizit' unua
la bela Rita
ekamis min ”

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Melodía de Suburbio

Vuelve tango del pasado
a sonar como eras antes.
Tu canyengue acompasado
es un perfume tan distante.
Tu mejor coreografía
fue, sin duda, la de “El Mocho”
y en los labios de “El Morocho”
fuiste canto y emoción.

Tango del viejo arrabal
llega hasta aquí, tu triste acento.
Es de un fueye grave y rezongón
que trae fantasmas de arrabal.
Es el suburbio y el zanjón,
es homicidio pasional.
Bajo la mirada de un farol
brilla la hoja del punal.

Melodía del pasado,
acuarela pintoresca.
El arroyo Maldonado,
con sus malevos y sus grescas.
El “Café de la paloma”,
donde Pacho era famoso,
de su bandoneón brumoso
nos trae el viento su emoción.

melodio_de_suburbo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)