Uzantaj iloj

Retejaj iloj


himno_de_la_tero

Himno de la Tero

Muziko/TekstoAngelo Armani kaj Dave Horrow
MIDIhimno_de_la_tero.mid

Teksto

Refreno:

Am’, glor’, pac’ kaj ĝoj’
En niaj anim’ kaj kor’
La birdoj de l’feliĉ’
Alportos la esper’
De mond’ pli bona
Sur la Ter’

Pluvo de steloj en la ĉiel’
Eterna rigardo
La kant’ de l’harmoni’
Rideto al la viv’
La man’ de infan’
Pura kaj senkulpa
Veres’,
Unuec’,
Liberec’

Refreno

De la reĝlando de lum’
Rebril’ de l’Univers’
La kolombo de la pac’
Ekflugos al la ĉielo
Kie am’ estas leĝ’
‘stas por morgaŭ
La branĉet’
D’olivuj’
Liberec’

Paradizo sur la ter’
La glor’ por l’Univers’
Ammesaĝo por niaj infan’
Esperemo

himno_de_la_tero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)