Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vilagxlime_la_rivero

Vilaĝlime la rivero

Originala titoloFalu végén
MuzikoHungara popolkanto
TekstoSándor Weöres kaj István Csukás
E-tekstoImre Szabó
MIDIvilagxlime_la_rivero.mid

Ligilo al la listo de Kodály Zoltán: Pioniro - Kantoj de malgrandaj homoj

Teksto

Vilaĝlime la rivero,
tie banas sin ansero.
La anseron mi ne vendas,
sed juĝisto ĝin pretendas.

Granda lago en la valo,
tie banas sin ĉevalo.
La ĉevalon mi ne vendas,
sed juĝisto ĝin pretendas.

Nu, knabino, kiel balu,
ke la ŝuoj eĉ disfalu!
Ja ŝuisto ilin flikos,
se ne flikos, ŝnure ligos.

Hungara teksto

Falu végén van egy mély kút,
abban fürdik három szép lúd.
Ludam, ludam nem eladó,
mégis elvitte a bíró.

Falu végén van egy mély tó,
abban gázol három szép ló.
Lovam, lovam nem eladó,
mégis elvitte a bíró.

Uccu, kislány, ugorj kettőt,
hadd szakadjon a cipellőd.
Van itt varga, ki megvarrja,
ha nem varrja, megragasztja.

vilagxlime_la_rivero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)