Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tord_foleson

Tord Foleson

MuzikoB. UTHMANN
Esperanta tekstoA. SPROECK
Tipotraduko
Originala titoloSie standen in Norwegs Feld…
Originala tekstoPer SIVLE

Teksto

La tempo malnova kontraŭ nova en val'
Norvega staris por mortbatal'.
Jen la mortontoj kontraŭ nova la vivofort',
Jen la kreskontoj kontraŭ putra perea sort'.

La glavojn eltiris en sama la hor'
Kuraĝa juna Olaf kaj maljuna griza Tor.
Kaj eksonis la korn', ke bruegis la tero,
Kaj siblis la sagoj kaj morttrafis fero,

Raportas la famo pri glora kuraĝul',
Tord Foleson, Olafa standardul'.
Pri tiu flagportanto oni kantos, raportos
Dumdaŭre standardojn oni nur portos.

Ĉar, kiam lin trafis mortiga la ŝtal',
Li paŝis antaŭen al arda batal',
Kaj la flagan stangon, per lasta fort',
Puŝis enteren, ĵus antaŭ la mort'.

La legendo diras: Jen mortis li',
Sed la standardo, firme staris ĝi.
Kaj tion la hom' por memoro ricevu:
En batalo sanga la flagon li levu.

La viro falu, sed standard' staru firm',
Samkiel Norvega Tord, libereca ŝirm'.
Ja estas bonega, granda tera sort'
Ke staras standard', spite homa mort'.

tord_foleson.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)