^Teksto |Simon Dach (1638)|
E-teksto | Ferdinand PFEIL |
---|---|
E-teksto 2 | L. E. MEIER |
Origina titolo | Ännchen von Tharau |
Anjo de Taraŭ plaĉegas al mi,
Monon kaj vivon mi donus por ŝi;
Anjo de Taraŭ en ĝoj' kaj dolor',
Min rekompencas per propra la kor’,
Refreno:
Anjo de Taraŭ, vi mia anim',
Ĝojo de l'vivo kaj ĉarmo sen lim'!
Eĉ se minacus la mondo-ruin',
Tamen neniel forlasus ni nin:
Ĉar en danĝero, turmento, ĉagren'
Amon firmigas ĉiela la ben'.
Refreno
Kiel altiĝas palm-arba tegment’
Post batala do je pluvo kaj vent’,
Tiel kreskadas de l’amo la fort’
Per suferado kaj mokoj de l’sort'.
Refreno
Se vi disiĝus nevole de mi,
Kien ne vagas eĉ sunoradi',
Mi vin sekvadus trans montoj kaj mar',
Spite mizero kaj malamikar'.
Refreno
Anjo de Taraŭ, vi rava sunbril’,
Paco de l’vivo, de l'koro azil'!
Anjo de Tharaŭ plej plaĉas al mi;
pli ol trezoro valoras ja ŝi.
Ankaŭ la koron en amsimpati'
Anjo de Tharaŭ donacis al mi.
Refreno:
Anjo de Tharaŭ, pli kara ol or',
vi, mia vivo kaj sango kaj kor'!
Eĉ se malsano renkontus nin du
kaj militiro, disigo, malĝu',
tamen pli forte kunligus destin'
ĝis lasta spiro de l' viv' ambaŭ nin!
Refreno
Kiel palmarbo post pluva veter'
multe pli rekte ekstaras el ter',
tiel la am' pligrandiĝos en kor'
post la mizero kaj brula dolor'.
Refreno
Kaj se forprenus vin iam la sort'
kaj al senluma kondukus vin bord',
tiam mi sekvus tra fajro kaj mar',
tra malamika eĉ militistar'.
Refreno:
Anjo de Tharaŭ, sunlumo por mi,
vivo kaj ĝojo nur estas kun vi!