Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Dobrú noc, má milá |
E-teksto | Eduard V. TVAROŽEK |
Kantis | Qexteto Esperanto |
Rimarko: komparu kun Bonan nokton kaj Dormu, amata
Dolĉe nun dormu, ho, karulin’,
grac’ dia dum nokto gardu vin.
[: Dolĉe vi dormu nun,
dormu ĝis aperos nova sun’. :]
Ho, sonĝu belege, karulin’,
pri l’ sonĝo ne dubu, kredu ĝin:
[: ke mi vin tre amas,
ke mia kor’ nur por vi flamas. :]