Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | Joachim GIEßNER |
Origina titolo | Dobrú noc, má milá |
MIDI | dormu_amata.mid |
Dormu, amata, ho, dormu vi!
Estu kun vi nun la ben' de Di'
Dolĉe vi dormu nun,
venu en sonĝo al vi fortun'.
Dolĉe vi dormu nun,
venu en sonĝo al vi fortun'.
Vidu en sonĝo, ho, vidu min,
kaj post la dorm' sonĝo diru vin.
Amas vin mia kor',
kun vi ĝi estas en ĉiu hor'.
Amas vin mia kor',
kun vi ĝi estas en ĉiu hor'.