Uzantaj iloj

Retejaj iloj


du_homoj

Du Homoj

Kantas Persone, teksto & muziko: Martin

Teksto

La sonĝo revenas al mi
neniam disfalas
la bildo klariĝas des pli
ju pli mi batalas
hej, mia cerbo tro plenas
impresoj, memoroj, la sonĝon subtenas

Refreno:

Du homoj sur tero
sub la ĉiela blu'
tritaga afero
la vivo iras plu

Al nia kaŝita ĝarden'
vi nokte konfidis
sed jam en la posta maten'
ĝi ne plu validis
hej, mi nenion deziris
krom ke vi konfesu, ni kune sopiris

Refreno

La sonĝo revenas al mi
neniam disfalas
la bildo klariĝas des pli
ju pli mi batalas
hej, se ni iam revidos
nur preĝu, ke pensoj ne ree insidos

Refreno
du_homoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)