Teksto | E. Grimley-Evans |
---|---|
E-teksto | Maksim Kejda |
Kantas | Eagles |
Kelkaj kristanoj opinias ke ĝi estas pri nigra diservo. Laŭ mi ghi estas bela kanto de homoj kiuj uzis iomete tro da drogoj. Kiel kutime en la sepdekaj jaroj en Usono ili uzis LSD kaj Marihuana (kanabon)! Nomon de la grupo Eagles elparolu “iiigels”.
Se vi scipovas la anglan, la angla teksto estas same nekomprenebla kiel la Esperanta traduko. Oni vere ne scias kial oni ne plu povas aŭ rajtas forlasi tiun Hotelon Kalifornion.
Diana
Em H7
Sur dezerta ŝoseo tra noktfreŝa aer
'D A
Varmodoro de polvo leviĝis de sur la ter'.
C G
Antaŭ mi ĉe la vojo ekbrilis luma invit
'Am H7
Ekpezis kapo kaj nigriĝis vid' - mi devas iri al lit'.
Staris ŝi en la pordo, la sonoril' de l'vesper',
Demandis min en mia kor': “Ĉu jen ĉielo, ĉu la infer'?”
Ŝi lumigis kandelon, vojon montris al mi.
Ekŝajnis voĉoj laŭ la koridor', dirantaj tion ĉi:
Refreno:
Ŝiaj revoj voluptas akiri Mercedes-Benz(on),
Ke ŝin ĉirkaŭos belaj knaboj: nur amikoj laŭ ŝia pens'.
Ili dancas en korto en ŝvita kares'
en la danc' pro memoro, en la danc' pro forges'.
Mendis mi ĉe kelnero vinon por la hazard'
Li diras: “Forestas la drinkaĵ' ĉe ni, post sesdeknaŭa jar'”
Kaj la son' de l' voĉo ankoraŭ min vokas el for'
Vekiĝu nur por aŭskulti ĝin, en meznokta hor'.
Refreno:
Bonven`al hotelo Kalifornia!
Tiu bela lok', tiu bela vok'.
Ja loĝas ili en la Hotel' Kalifornia
Jen surpriz' por vi - mankas alibi'.
Spegulo ĉe l'plafono, rozĉampan' sur glaci'
Diras ŝi: “Kaptitoj estas ĉi tie ni, nur de propra mani'”
Kaj en la mastra ĉambro kunsidis ili por fest'
Pikadas ĝin per la ŝtaltranĉil' sed ne mortas iel la best'.
Mi memoras nur tion, ke tuj kuris al la pord'
Mi serĉis rean vojon el hotel' por eskapi for.
Diras vir': “Trankviliĝu, estas via destin',
por ajna tempo rajtas resti vi, sed ne lasos nin.”
Refreno:
Bonven`al hotelo Kalifornia!
Tiu bela lok', tiu bela vok'.
Liberaj ĉambroj en la Hotel' Kalifornia
En ĉiu ajn sezon' estas je dispon'.
Aliaj akordoj por ludi