Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_soleca_sed_ne_sola

Mi soleca, sed ne sola

AŭtoroP. A. Woli
E-tekstoW. Hölscher
Origina titoloEinsam bin ich nicht alleine

Noto: Konata melodio el Precioza.

Teksto

Mi soleca, sed ne sola
Estas, ĉar ja ĉirkaŭ mi
Dolĉe dum lunbrilo mola
Ekvidiĝas bilde vi.

Kion ajn mi pensas, faras
Inter ĝojo kaj dolor',
Kie ajn mi iras, staras,
Estas vi ĉe mia kor’.

Brilas kiel malproksima,
Kaj malgraŭe luma stel'
Mia en intern’ anima
Vi, ho mia sola cel’.



mi_soleca_sed_ne_sola.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)