Muziko | Boris Ivanoviĉ Fomin |
---|---|
Teksto | Konsztantin Nikolajeviĉ Podrevszkij |
E-teksto | E. Wojtakowski |
MIDI | ravegaj_tagoj.mid |
Vi la vivon mian priradiis,
Ĉar antaŭe ĉiam solis mi.
La feliĉon trovi mi ne sciis -
Dank' al vi mi ekgustumis ĝin.
Refreno:
Belegaj tagoj ĉi,
Ravegaj tagoj ĉi,
Similajn nun ne konas kalendar'.
Dum vi instruis min
Karese nomi vin,
Por mi rezignis vi pri amikar',
La la la la la la,
La la la la la la,
Por mi rezignis vi pri amikar'.
Nun aliaj damoj vin koketas,
Nia jam delonge pasis am'.
Tian nomon ĉiam mi ripetas,
Eble brulos ree ama flam'.
Refreno
Novan vivon ni jam ne konstruos,
Mi atendu ĉiam sole vin.
En okulojn alajn larmoj fluos,
Se kunigos viv' denove nin.
Refreno