Uzantaj iloj

Retejaj iloj


averto_julian_hernandez

Averto

Averto estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Por puŝi la ĉaron.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

Kiu ĵetis ŝtonon al la vitro,
kiu faris tion, kiu ne komprenis.
Kiu fermis la pordojn al la infanoj,
kiu faris tion, tiel abomenis.
Kiu rifuzis kison al patrino,
kiu faris tion sian koron perdis.

Refreno:

Vi diras ke mi, kaj mi ke vi,
kaj vi ke li, kaj li ke ŝi,
kaj ŝi ke ni, kaj ni ke ili.

Kiu mensogis kaj ĵetis la kulpon,
kiu faris tion, kiu ne komprenis.
Kiu neis favoron al la avino,
kaj al la avo ne respondis.

Vi diras ke mi…

Kiu semis malamon en la vivo,
kaj kaŝis veron por ne kisi.
Kiu neglektis laŭdi la meritojn,
militojn inter homoj igis.

Vi diras ke mi…

La printempo ne brilas se ne estas suno,
niaj koroj ne batas se ne estas sentoj,
Kio okazos se ĉio restas sen valor´ ?

Vi diras ke mi…

averto_julian_hernandez.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)