Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Prídi ty, šuhajko, ráno k nám |
E-teksto | Miloš RAVEŇ |
Kantis | Qexteto Esperanto |
MIDI | dum_maten.mid |
Dum maten' vizitu, knabo, nin,
trovos vi en laborejo min.
Mi ellitiĝas, brutojn trinkigas,
al la kamp' ŝafetojn instigas.
Kaj post la plenum' de ĉi labor'
kantos mi ĝojege el la kor'
Kaj dum laboro, kiel dum kantad',
mia kor' sopiras vin, amať.
Venis la amant' je kaŝvizit':
amatin' dormegis en la lit'.
Brutar' muĝegis, porkoj kvikegis,
en ŝafej' ŝafetoj blekegis.