Teksto Muziko | Lluís LLACH |
---|---|
E-teksto | Renato CORSETTI |
Kantas | Marĉela FASANI |
Fama kataluna kanto (originale “L’Estaca”), simbolo de la rezisto kontraŭ la diktaturo(j). La kanto estis komponita de Lluis Llach en 1968, dum la diktaturo de Franco, sed ĝi iĝis kvazaŭa himno de diversaj liberec-movadoj. Ekzistas ankaŭ tre impresa korsika versio en plenumo de Chjami Aghjalesi, kaj ĝi estis ofte kantata dum la epoko de Solidarność, en Pollando.
Avo Siset' estas maljuna kataluno. La paliso estas la frankisma reĝimo – (resp. aliaj diktaturoj…) - La kanto famiĝis en Esperantujo pere de la sonkasedo de Marĉela: Venos liber' eldonita de Edistudio, en 1979, 1989.
Indas aŭskulti ĉiujn tri versiojn ĉe la ligo-indikoj en la fundo de la paĝo.
Avo Siset' min admonis
antaŭ pordeg' en maten',
suno ĉiele balonis,
jen ĉaroj pasis kaj jen.
Ĉu vi ne vidas palison?
Ŝnuro nin ligas al ĝi.
Se ni akceptas ĉi mison,
marŝo ne eblos por ni!
Refreno:
Pelu ni kune, falos ĝi,
kaj longe staros ĝi ne pli,
jen ĝi ekfalas, falas, falas,
ege putra estas ĝi.
Pelu ni forte tien ĉi,
kaj forte tien pelu vi,
jen ĝi ekfalas, falas, falas,
kaj liberos fine ni.
Troas jam la tempospaco
dum pelis ni sen efik',
spertas mi senton de laco,
sed firmas ĝia radik'.
Certe en ĝi putro enas,
tamen ĝi ŝajnas gigant',
foje volforto forsvenas,
tiam min helpas la kant'.
Pelu ni kune…
Avo Siset' jam ne vivas,
venis malbona ŝtormvent'
kun ĝi Sizet' nun fordrivas,
restas kun mi nur silent'.
Se mi renkontas junulon,
lasta ĉikan' de l' Siset'
iĝas ĝi ago-stimulo,
pri la liber' iĝas vet':
Pelu ni kune…