Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dum_pasxtado_de_cxevaloj

Dum paŝtado de ĉevaloj

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloKdyž jsem já ty koně pásal
MIDIdum_pasxtado_de_cxevaloj.mid

Teksto

/:Dum paŝtado de ĉevaloj
mi ekdormis, ho, ĉagren',:/
/:la ĉevaloj deflankiĝis
tuj en kampon de la gren'.:/

/:Sed alvenis bienmastro,
posedanto de la gren'.:/
/:“Kial faras, friponulo,
vi domaĝon al mi jen?”:/

/:“Mi ne estas friponulo,
sed de bona panjo id',:/
/:se alia tion dirus,
kun li estus la milit'.:/

/:Jarojn sep mi al vi servis,
kaj nenion perdis mi,:/
/:sole unu radnajleton,
kaj ĝin pagis mi al vi.:/

/:Jarojn sep mi al vi servis
sen iu ajn ŝtela sent',:/
/:mi nur prenis kazebulon —
kaj falis el subtegment'.:/

/:Jarojn sep mi al vi servis
sen eĉ plej malgranda don',:/
/:vi nur donis ĉemizeton,
kaj ĝin petis al redon'.:/

/:Mi junulo bona estas,
kiu ja riproĉus lin?:/
/:Povus via filineto,
sed ŝi ne perfidos min.:/

/:Se ŝi volus ion diri,
ŝi ne povas pro si mem,:/
/:ĉar ŝi mem min invitadis
al la rozoj en ĝarden',”:/

dum_pasxtado_de_cxevaloj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)