| Muziko | ĉeĥa popolkanto | 
|---|---|
| E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip | 
| Origina titolo | Když jsem já ty koně pásal | 
| MIDI | dum_pasxtado_de_cxevaloj.mid | 
/:Dum paŝtado de ĉevaloj 
mi ekdormis, ho, ĉagren',:/
/:la ĉevaloj deflankiĝis 
tuj en kampon de la gren'.:/
/:Sed alvenis bienmastro, 
posedanto de la gren'.:/
/:“Kial faras, friponulo,
vi domaĝon al mi jen?”:/
/:“Mi ne estas friponulo, 
sed de bona panjo id',:/
/:se alia tion dirus, 
kun li estus la milit'.:/
/:Jarojn sep mi al vi servis, 
kaj nenion perdis mi,:/
/:sole unu radnajleton, 
kaj ĝin pagis mi al vi.:/
/:Jarojn sep mi al vi servis 
sen iu ajn ŝtela sent',:/
/:mi nur prenis kazebulon — 
kaj falis el subtegment'.:/
/:Jarojn sep mi al vi servis 
sen eĉ plej malgranda don',:/
/:vi nur donis ĉemizeton, 
kaj ĝin petis al redon'.:/
/:Mi junulo bona estas, 
kiu ja riproĉus lin?:/
/:Povus via filineto, 
sed ŝi ne perfidos min.:/
/:Se ŝi volus ion diri, 
ŝi ne povas pro si mem,:/
/:ĉar ŝi mem min invitadis 
al la rozoj en ĝarden',”:/