Dum preskaŭ tridek jaroj jam

AŭtoroCarl von Holtei
E-tekstoFerdinand Pfeil
Origina titoloSicher dreissug Jahre bist du alt

Teksto

Dum preskaŭ tridek jaroj jam
En paco kaj batal’,

Vi ĉiam min zorge protektis,
Vin ofte la kugloj difektis,
Nin pelis nek plumbo nek ŝtal’.

Ni multajn noktojn kuŝis jam
En pluvo sub ĉiel’,

Vi bone detenis la venton
Kaj ĉiun de l’koro turmenton
Sciigis vi, kara mantel’.

Neniam vi rakontis ĝin,
Silenta fidelul’!

Sindone vi servis kun gloro
Vin ne rebonigos tajloro,
Ke vi ne fariĝu novul’!

Mi malgraŭ ĉiu moka vort’
Fiere portas vin;

Kvankam ĉifonoj jam pendas,
Neniam pro tio mi plendas,
Pafkugloj tratuis ja ĝin.

Per kuglo mortos en batal’
La militista kor’.

Mi dormos soldate vestita,
Per vi, ho mantel’, envolvita,
Neniu pli prenos vin for.

Ni ambaŭ kuŝos en la tomb',
Ĝis vokos la ĉiel’.

Mi iros el tomba angulo,
Kun mia malnova kunulo,
Vi, mia fidela mantel’.
QR-Kodo
QR-Kodo Dum preskaŭ tridek jaroj jam (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net