Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dum_vespero_aux_mateno

Dum vespero aŭ mateno

Esperanta tekstoJosef. Kohen-Cedek
Tipotraduko
Originala tekstoHx. N. Bjalik

Teksto

Dum vespero, aŭ mateno
Mi eliros al promeno.
/:Sub la mont', en val' arbara
Staras akaci' multjara :/

Sorĉaŭguras ĝi pri l'sorto,
Pri l'estonta viv' aŭ morto.
/: Mi divenos laŭ florbranĉo:
Kia estos la fianĉo? :/

Li el kia venos lando,
El Poluj ' , aŭ Litva rando;
/:Ĉu en ĉar' kun multa bono,
Aŭ kun sak' kaj vag-bastono :/

Kia estos dot-trezoro,
Perloj, ĉu koral' en oro?
/:Blonda li, ĉu brun-vizaĝa,
Estos vidvo, aŭ junaĝa? :/

Se li grizharulo estas,
Mi pri l' geedziĝ' kontestas;
Petos patron: — Min mortigu,
Nur al li ne edzinigu!

Ĉar ne volas mi oldulon, —
Sed junulon, nur junulon!

dum_vespero_aux_mateno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)