Esperanta teksto | Josef. Kohen-Cedek |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala teksto | Hx. N. Bjalik |
Dum vespero, aŭ mateno
Mi eliros al promeno.
/:Sub la mont', en val' arbara
Staras akaci' multjara :/
Sorĉaŭguras ĝi pri l'sorto,
Pri l'estonta viv' aŭ morto.
/: Mi divenos laŭ florbranĉo:
Kia estos la fianĉo? :/
Li el kia venos lando,
El Poluj ' , aŭ Litva rando;
/:Ĉu en ĉar' kun multa bono,
Aŭ kun sak' kaj vag-bastono :/
Kia estos dot-trezoro,
Perloj, ĉu koral' en oro?
/:Blonda li, ĉu brun-vizaĝa,
Estos vidvo, aŭ junaĝa? :/
Se li grizharulo estas,
Mi pri l' geedziĝ' kontestas;
Petos patron: — Min mortigu,
Nur al li ne edzinigu!
Ĉar ne volas mi oldulon, —
Sed junulon, nur junulon!