Aŭtoro | August von Kotzebue (1802) |
---|---|
E-teksto | J. W. Schilde |
Origina titolo | Es kann ja nicht immer so bleiben |
Nenio povas restadi
Konstanta en nia mond',
La morto alternas kun vivo;
/: Jen ĉiam la sama rakont'. :/
Kunvivis gajaj la homoj
Plezure antaŭ ni.
Mi levas la plenan pokalon :
/: „Pasintaj fratoj al vi!“ :/
Samgaje ankaŭ kunvivos
La homoj sur nia ter',
Post kiam delonge fariĝis
/: Ni cindro kaj polver'. :/
Ni sidas agrable ĉe vino
En societema kunven',
Ke ĉiam ja povu ni ĝui
/: Je tiu ĉi tera festen’! :/
Ĉar ĉiam estas rompata
De l’vivo bela akord', —
Ĉar tiu ĉi migras al sudo,
/: Kaj tiun revokas la nord': — :/
Ho, tial bonuzu la tagon!
Ĝin kantas antikva poem';
Ni sidas ĉe vin' kaj ripetas
En ĥoro: „Ho carpe diem!”1)