Teksto | N. Nekrasov |
---|---|
E-teksto | Josef Cink |
Origina titolo | Что ты жадно глядиш на дорогу |
MIDI | kial_vi_fiksrigardas.mid |
Kial vi fiksrigardas al vojo,
staras de amikinar' ĉe flank',
/:via kor' pli ekbatas pro ĝojo,
ruĝas pro emoci' via vang',:/
Kial post trojko traveturanta
kuras vi tuj kun urĝa rapid'?
/:Ja en ĝi oficir' eleganta
vin rimarkis nun per sia vid' .:/
Plaĉ-rigardi vin, kia demando,
vin ekami, ĉu longa cerbum',
/:ĉe vi flirtas viola rubando,
en harar' nigra kiel mallum'.:/
Ne rigardu ĉagrene la vojon,
ne rapidu post trojko jam for,
/:ŝovu for maltrankvilan malĝojon
baldaŭ por ĉiam el via kor'.:/