Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dum_vintra_pluv

Dum vintra pluv'

Muzikopopolkanto
E-tekstonekonata
MIDIdumvintrapluv.mid

Teksto

Dum vintra pluv' sur vojo,
Sur marĉe kota ter', ja ter'
Ekiras fiŝkaptisto
Por fiŝi al river'.

Refreno:

Kun sia pako, kun sia sako,
kun stang' el kano en sia mano,
Kun sia leda, hej trallala-he-da,
kun sia leda boto par'.

La muelistineto
Ekstaris ĉe la pord', ja pord',
Ke preter ŝi li devu
Tramarŝi al la bord'

Refreno

“Ĉu suldas mi pro pekoj,
aŭ pro malbona far', ja far',
Ke preter vi ne povas
Mi marŝi nun sen bar'?…

Kun mia pako, kun mia sako…”
kun stang' el kano en mia mano,
Kun mia leda, hej trallala-he-da,
kun mia leda boto par'.

“Malbonon vi ne faris,
Ne faris pekojn vi, ja vi,
Sed antaŭ ol foriri
Tuj donu kisojn tri!”

Kun via pako, kun via sako…“
kun stang' el kano en via mano,
Kun via leda, hej trallala-he-da,
kun via leda boto par'.
dum_vintra_pluv.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)