Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxu_vi_povas

Ĉu vi povas

Teksto?
Muziko?
E-teksto?
KantasSuvubroj

Kantoteksto karaokea preciza.

Teksto

Ĉu vi povas postresti
kaj senti vin vigla
por klarege pensadi
kaj la kartludon venki?
Ĉu vi povas kapti
La koron de amanto
kaj meti ĝin zorge
Sen kutima rompado?
Ĉu vi povas memori
La amikojn perditajn
kaj telefoni ilin
kiel vi promesis?
Ĉu vi povas transigi
finfine la blankan
bruon kaj trovi la veron?

Refreno:

Nenio facilas se via viglec'
Perdiĝis kun la malfrua trajno
Nenio facilas se via viglec'
Perdiĝis kun la malfrua trajno

Ĉu vi povas preni
ĉiujn tutajn noktojn
sen la sento de lacec'
la volon elsuĉanta
Ĉu vi povas esti
la gvidant' de homoj
kiuj ne ĉiam havas
sufiĉon da kuraĝo?
Ĉu vi povas memori
La amikojn perditajn
kaj telefoni ilin
kiel vi promesis?
Ĉu vi povas transigi
finfine la blankan
bruon kaj trovi la veron?

Refreno

Ĉu vi povas
Ĉu vi povas
Ĉu vi povas
Ĉu vi povas

Refreno, 2-foje

Eksteraj ligoj

cxu_vi_povas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)