Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_gusto_de_salo

La gusto de salo

Teksto / MuzikoGino PAOLI
E-tekstoGiuseppe CASTELLI

Origina titolo: Sapore di sale

Teksto

La guston de salo,
la guston de maro
vi havas surhaŭte,
vi havas surlipe
kiam vi elakviĝas
kaj vi venas kuŝiĝi
flanken de mi,
flanken de mi;

la guston de salo,
la guston de maro,
maldolĉajn memorojn
de aĵoj perditaj,
de aĵoj lasitaj
tre fore de ni,
kie ĉio malsamas
ol tiu mond' ĉi.

La tempo enestas
la tagojn malemajn,
lasantajn enbuŝe
la guston de salo;
vi ĵetas vin akven
kaj min lasas rigardi,
kaj mi restas tutsola
inter sablo kaj suno.

Vi poste revenas
kaj vi lasas vin fali
ĉi tiel sursablen
kaj en miajn brakojn;
kaj dum mi vin kisas,
la guston de salo,
la guston de maro,
la guston de vi…

la_gusto_de_salo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)