Uzantaj iloj

Retejaj iloj


okazo_dum_la_censo

Okazo Dum La Censo

Aŭtoras Mikaelo Bronŝtejn, datita de oktobro 2002.

Teksto

Verda stelo iom palas.
Censo daŭras. Rublo falas.
Do, registru en la listo:
Estas mi esperantisto!

Fraŭlineto - registranto
milde pepas: “Jen demando:
Kie skribi en la listo:
“Estas li esperantisto!”?

Fraŭlineto, mi kun deco
ĵuras pri l' civitaneco!
Skribu, kara, kun persisto:
“Civitan' - esperantisto!”

Poste pensas mi kun peno
pri la etna aparteno,
Kaj registras kun insisto:
“Naciec' - esperantisto!”<

Vica punkto simpatia -
pri l' gepatra lingvo mia.
Ja videblas eĉ el disto:
Estas mi esperantisto!

Sekvas punktoj tute glataj
pri la lingvoj posedataj.
Skribu, skribu vi sen tristo:
“Estas li esperantisto!”

En la list' demandoj multas…
Tiu censo plene stultas!
Skribu ĉie en la listo:
“Estas li esperantisto!”

La fraŭlinjo jam sen miro
serĉas vojon por eliro.
De-post pord' aŭdeblas moto:
“Ja li estas idioto!”

okazo_dum_la_censo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)