Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ekbriloj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ekbriloj

Origina titolo: Destellos

Teksto

Por forgesi ĉi miajn malĝojojn
kiujn oni travivas pro am'
mi, tremante, nun levas en mano
ĉi pokalon da blonda ĉampan'.
Mi invitas vin trinki kun mi
ĉar trinkado forigos el ni
la ekbrilojn de amoj perditaj,
kaj plendajn suferojn, el nia anim'.

Refreno:

Tra la glaso da pura likvor'
kun pasi' ĝuis mi tiajn lipojn
kaj sorĉite de ĉi tiuj kisoj
ofte mi ebriiĝis de glor'.
Sed, amikoj, ŝi forestas jam
kaj hodiaŭ tra ĉi fajna glaso
al mi ŝajnas ekvidi l’ vizaĝon
kies lipoj min kisis kun am'.

En l’ animo restadas ekbriloj
pri la amo sen posta forges',
tial oni ne povas estingi
tiun lumon, brulanta fajrer'.
Se ebrie mi vagas dum nokt'
mi mem volas min trompi je am'
do, amikoj, alvenu por trinki
tiujn glasojn da blonda ĉampan'.

Refreno

ekbriloj.1264208785.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)