Muziko | ĉeĥa popolkanto |
---|---|
E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip |
Origina titolo | Pod dubem za dubem |
MIDI | antau_pin_la_knabin.mid |
Antaŭ pin' la knabin' havis pomojn du,
ŝi je pet' donis, sed unu nur, ne plu.
/: Ambaŭ al mi laŭ dezir'
Ŝi ne donis, kun la dir':
Tia pom', kara hom', kara aĵ' por mi. :/
Semis mi tritikon, ĝi ne vidos min,
volis mi bieron, mi ne trinkos ĝin.
/: Amis min la junulin',
alia forlogis ŝin,
tial jam nia am' estas nun en fin'! :/