Muziko | Ĵomart kaj Nataŝa |
---|---|
Esperanta teksto | A. Zajsanov |
Esperanta plenumo | Ĵomart kaj Nataŝa |
Dm C Dm C
Jam forpasis pluraj tagoj, jarojDm C Dm C
Sed ĝis nuno estas en memoro Gm Dm
Tempo, kiam de milito rado Gm Dm
Rulis tra kamparoj, tra arbaroj. Gm B Dm
Lige tion dume batas koro. B A7 Dm C
Rememoros mi pri Leningrado. - 2-foje
Pri loĝantoj ties kiujn neĝo
La malsanoj kaj malsat' turmentis
Dum kruela tempo de blokado
Samegale kiel la sieĝo.
Tamen antaŭ malamiko sentis
Vi fieron, kara Leningrado. - 2-foje
Plue pasos jaroj, eĉ jarmiloj.
Tion ne forgesos la homaro,
Kiel por estonto kaj florado
Falis viaj anoj kun armiloj
En la manoj apud Balta maro.
Ĉiam nevenkebla Leningrado! - 2-foje