Ekleviĝas sun’ matene

Muzikopola popolkanto
E-tekstoJosef Cink
Origina titoloRano, rano raniusieńko
MIDIeklevigxas_sun_matene.mid

Ekleviĝas sun matene,
/:ros’ sekiĝas for,:/
/:Kasja pelas bovojn paŝti
dum ĉi frua hor’,
oj dana, dum ĉi frua hor’.:/

Kasja, ĉu en domo via
/:estas ia gast’,:/
/:ke vi tiom frue pelas
bovojn al la paŝt’
oj dana, bovojn al la paŝt’.:/

Ne koncernas vin la gastoj,
/:lasu ilin nur,:/
/:mi elpelas, ĉar ĝi estas
por mi la plezur’
oj dana, por mi la plezur’.:/

  • eklevigxas_sun_matene.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:03
  • (ekstera redakto)