Teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV
Kio vi estas?
Ĉu sonĝa fantomo,
Ĉu ombro sub luno,
Ĉu kanto karesa?
Vekiĝis la koro,
Ho, pluvo freŝiga,
Doloro tenera,
Revado senĉesa.
Refreno:
Reto kara, ne lasu min nun.
Sort' avara, ĉu luno aŭ sun.
Ondo varma, mi dronus en vi,
Sed, ho ĉarma, grimacas la viv'.
Se malproksimas,
Se voĉ' ne aŭdeblas -
Ne tiom doloras,
Ne tiom soifas.
Sed jen reaperas
La fora stelaro
Kaj ĝuo denova,
Proksima sufero.
Refreno
Vivo avaras,
Korojn plorigas,
Amikojn disigas;
Ho, kion ĝi faras.
Sed vanas angoroj.
Ĉesu suferi,
Donas esperon
La rememoroj.
Refreno