Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eklipso_de_mar

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

eklipso_de_mar [04.11.2015 13:55]
eklipso_de_mar [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
  
 +
 +====== Eklipso de mar' ======
 +
 +^Teksto & Muziko|[[wpeo>​Joaquín Sabina]]|
 +^E-teksto|[[wpeo>​István ERTL]]|
 +
 +* Originala titolo: //Eclipse de mar//.
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +{{ youtube>​aSOFYKue640}}
 +
 +Nun skribas la taggazeto ke ĵus forpasis
 +virino, mia konatin',​
 +ke perdis sur propra tereno Atlétic ((//​Atlético de Madrid//, futbal-teamo kiun zelotas Joaquín Sabina. Ĝi, pro sia konkurenco kun la potenca //Real Madrid//, fariĝis la teamo de la malpovuloj.))
 +kaj ke neĝo ekfalis matene en Pariz'​.
 +Ke ŝipplenon da drog' oni trovis
 +ke Fiŝojn kaj Amforojn tre logis
 +la vinagro kaj la gal'.
 +Ke aprobiĝis en l' eŭropa parlamento
 +la eksterleĝigo kompleta de l' sentoj,
 +fiaskis la vakcino je aidoso ​  
 +kaj puĉo perturbis la ordon
 +en la luno, kaj fatras'​ plu kaj pli.
 +Sed nenion ja skribis ĵurnaloj hodiaŭ
 +pri ĉi mava pasi'
 +pri ĉi lunda neni'
 +pri l' obscene rumoza saporo
 +de l' haŭto ĉe vi,
 +pri l' odor' je feriaj barakoj
 +de la mateniĝ'​.
 +
 +//​Refreno://​
 +
 +>//Mia kor', lastatempe//​
 +>//la gazetoj ne skribis pri vi,//
 +>//nek pri mi.// (x2)
 +
 +Nun diris radio ke retroviĝis
 +morta infan',​ mia iama mi',
 +ke oni pagis amason da mono
 +por iu akvarelo falsa de Dalí
 +ke falegis la borso en la ĉielo,
 +ke strikas sed fikas en Moskvo la putinoj plu
 +ke altiĝis la tajdo
 +ke morgaŭ oni pafos
 +Jesuon el Judeo
 +ke larĝiĝis la tru' de ozono,
 +ke de l' homo de nun originas la simio
 +de l' jaro tri mil.
 +Sed nenion ja diris programoj hodiaŭ
 +pri ĉi eklipso de mar'
 +pri ĉi mortriska far'
 +pri la voĉ' registrita, tremetanta
 +en la telefon'​
 +pri l' makuloj stampitaj de l' forgeso
 +tra la ŝtof' de l' matrac'​.
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_e barda popo hispana filmo}}