Uzantaj iloj

Retejaj iloj


esperanto-tragedio

Esperanto-tragedio

MuzikoFreddie Mercury
Esperanta tekstoRogier Huurman kaj Gunnar FISCHER
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tiponova teksto
Originala plenumoQueen (Bohemian Rhapsody)

La ideo venis dum vizito de trinkejo en Berlino post la 4a Junulara E-Semajno (JES). La grupo finverkis kaj unue prezentis la kanton dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) dum pasko 2013 kaj la sekvan fojon dum la Somera Esperanto-Studado (SES) en julio 2013.

Teksto

Jen Esperanto,
Mi ĵus ekstudis ĝin,
Nur komencanto
kaj nun ĉio konfuzas min.
Iro al klub’
nur avoj en grup’ krom mi
Kiel vi fartas?
Kiam eklernis vi?
(li) estas freŝa ul', freŝa ĝoj’
nova hom', nova voj’
Ĉu estas en la mondo
juna parolanto por mi,
por mi

Panjo, pardonu min,
nun mi venas kun konfes’
ke mi iros al kongres’
Panjo, ĝi ne estas sekt’
ĝi nur okupas ĉiun tempon ajn
Panjo, uuu, mi bedaŭras pro dolor'
sed baldaŭ iros for la karavano
per la trajn’, per la trajn’, al (tre) ekzotikaj landoj

FESTO1), unua foj’,
la Bambo ravis min
ĝis la nokto, noktofin’
Novan amikaron ekhavis mi
sed nun mi devas ĝisi ilin jam
Panjo, uuu, min turmentas PRS2) (ie en la mondo)
mi ne revolas al normala vivo

Iu petis min: ĉu vi volas helpi nin?
Kial ne, kial ne, mi vin helpos volonte
parto de teamo
helpu kaj reklamu nin
Volontulo, volontulo, volontulo, volontulo,
Volontulo en C.O.3)
kaj IJKooo4)
En Roterdamo
helpas mi al TEJO5)
En Roterdamo
en eta ĉambro
inter la ŝrankoj
kaj preskaŭ sen pag'
IJK kaj UK6)
ĉie helpas mi
Sufiĉas – ne!
ni volas pli de vi
lasu min
Sufiĉas
ni volas pli de vi
lasu min
Sufiĉas
ni volas pli de vi
lasu min
Volas pli de vi
lasu min
ĉiam pli de vi
lasu min
pli de viiii
Ne, ne, ne, ne, ne, ne, ne
Ho estraranoj, estraranoj
estraranoj lasu min
Kabei nun estus vere inda paŝ' por mi – por mi – por mi

La juneco ne ĉesas post trideka jar'
Vi bezonas la sperton de mi, stultular'
Ho, TEJO
Ne elĵetu min, TEJO
Sen mia sci'
Vi ne sukcesos sen mi
(Ho jes,
ho jes.)

Hejme en la klubo
mia histori'
Servas kiel lulo
al la nova ulo
ĉe ni
(ie en la mondo)

Jen Esperanto

Por la muzikalo June kaj kune la teksto estis plejparte reverkita de Roĉjo por prezenti ĉiujn rolulojn komence de la muzikalo.

Jen Esperanto prezentita dum IJK 2022

Teksto

T: Jen esperanto,
Mi ĵus eklernis ĝin,
Nur komencanto
Kaj nun ĉio konfuzas min.
Mi iris al klub’
Nur avoj en grup’ krom mi
O: Kiel vi fartas?
Kiam eklernis vi?
Li estas freŝa ul', freŝa ĝoj’
Nova hom', nova voj’
T+J: Ĉu estas en la mondo
Juna parolanto por mi,
Por mi

J: Panjo, pardonu min,
Nun mi venas kun konfes’
Ke mi iros al kongres’
Panjo, ĝi ne estas sekt’
Ĝi nur okupas ĉiun tempon ajn
Panjo, uuu, mi bedaŭras pro dolor'
Sed baldaŭ iros for la karavano
Per la trajn’, per la trajn’, al ekzotikaj landoj

T: Kongreso, unua foj’,
J: Mian studon finis ĵus
Mia vivo estas fuŝ’
Novan amikaron ekhavos mi
J: Ĉar hejme por mi restas nur neni’
T:Panjo, uuu, min atendas verda mond’
J: Mi ne revolas al normala vivo

An: Mi vidas knabon, ĉu li eble ŝatos min?
H: Belulin’, belulin’, mi ja povas vin flirti
K+D: Kia bela paro, kisu kaj ekamu nun!
An: Denaskulo,
V: Denaskulo,
An: Denaskulo,
V: Denaskulo,
An+V: Denaskuloj estas ni.
H: Ĉu vere vi-I-I-I?
V: Mi estas timema, ne kuraĝas diri
An+H: Li estas timema, ne kuraĝas diri, kiun personon li ŝatas plej!
Mi: IJK kaj UK, ĉie helpas mi
L+P+As: Sufiĉas – ne! Ni volas pli de vi
Mi: Lasu min
L+P+As: Sufiĉas / ni volas pli de vi
Mi: Lasu min
L+P+As: Sufiĉas / ni volas pli de vi
Mi: Lasu min
L+P+As: Volas pli de vi
Mi: Lasu min
L+P+As: Ĉiam pli de vi
Mi: Lasu min
L+P+As: Pli de viiii
Mi: Ne, ne, ne, ne, ne, ne, ne
Ma+Sa: Ho estraranoj, estraranoj,
Si+Ma+Sa: Donu helpon por kongres’
Ĥaoso regas kaj tempo mankas nun por ni – por ni – por ni

Si: Ĉiam nova problemo devenas de vi
Ĉiu solvo kaj plano dependas de mi
Si+L: Ho, TEJO
La kongreso de TEJO
L: Rigardu vin mem
Vi mem estas ĉefa problem’

Ĥ: Uuuuuu, ju-ne, ku-ne

K: Tutan nokton festi
Mi ne volas pli
D: Dancu en diskejo
Klaĉu en trinkejo
K+D: Kun ni

esperanto-tragedio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)