El ĉiuj knabinoj konataj pro ĉarm’

AŭtoroLaŭ H. C. Boie (1797)
E-tekstoFerdinand Pfeil
Origina titoloVon allen den Mädchen, so blink und so blank

Teksto

El ĉiuj knabinoj konataj pro ĉarm'
Plej plaĉas al mi la Loreto,
El ĉiuj anguloj kaj stratoj de l' urb'
Plej plaĉas pordega dometo.
Ridetas la majstro, suspektas li jam,
Suspektas li jam pri la Loro,
Al ŝi mi pensadas dum nokto kaj tag’,
Al ŝi, mia ĉarma trezoro.

Kaj kiam ŝi venas tra nia stratet’,
Kaj ritme aŭdiĝas sonoro
De ŝiaj botetoj sur strata pavim',
Ne taŭgas plu mia laboro.
Kortegajn fraŭlinojn kun or' kaj juvel'
Belece superas la Loro,
Al ŝi mi pensadas dum nokto kaj tag',
Al ŝi, mia ĉarma trezoro.

Kaj kiam alvenas naskiĝo de Krist',
Da mono mi havas amason,
Por nova surtuto ĝin sendis patrin' —
Mi donas al ŝi en la kason;
Se portus diablo riĉaĵojn al mi,
Mi ĉion donacus al Loro,
Al ŝi mi pensadas dum nokto kaj tag',
Al ŝi, mia ĉarma trezoro.

Sed kiam alvenos sunbrila somer' —
Anstataŭ migradi laŭ moro —
Fariĝos mi majstro kaj burĝo de l’urb'
Per propra, metia laboro.
Fariĝos mi majstro en nia urbet',
Kaj mia edzin’ estos Loro;
Ha, gaje ni vivos dum nokto kaj tag’
En amo kaj ĝoja humoro!

QR-Kodo
QR-Kodo El ĉiuj knabinoj konataj pro ĉarm’ (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net