Uzantaj iloj

Retejaj iloj


elizabet

Elizabet (Maria Isabel)

MuzikoJosé Moreno Hurtado
Originala tekstoLuis Moreno Salguero
Esperanta tekstoLiven Dek
Esperanta plenumoFeri Floro
Tipotraduko

Nova prilaboro de pli frua versio.

Teksto

Sur tute dezerta plaĝo, ni du naĝis en liber',
kaj mia gitaro sonis nur por vi Elizabet!

Prenu la ĉapelon, surmetu ĝin!
Sunas kaj la plaĝo atendas nin!

Refreno:
>Ĉiri-biri-bí - po-po-pon-pon…

Sur la sablo jen vian nomon mi skribis, sed ĝin mi mem
forviŝis, por ke neniu tretu ĝin, Elizabet' !

Prenu la ĉapelon, surmetu ĝin!
Sunas kaj la plaĝo atendas nin!

Refreno:
>Ĉiri-biri-bí - po-po-pon-pon…

La luno ĵaluze palis, la steloj lumetis for,
dum viaj okuloj brilis, kaj galopis mia kor'.

Prenu la ĉapelon, surmetu ĝin!
Sunas kaj la plaĝo atendas nin!

Refreno:
>Ĉiri-biri-bí - po-po-pon-pon…

Eksteraj ligoj

elizabet.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)