Muziko | José Moreno Hurtado |
---|---|
Originala teksto | Luis Moreno Salguero |
Esperanta teksto | Liven Dek |
Esperanta plenumo | Feri Floro |
Tipo | traduko |
Nova prilaboro de pli frua versio.
Sur tute dezerta plaĝo, ni du naĝis en liber',
kaj mia gitaro sonis nur por vi Elizabet!
Prenu la ĉapelon, surmetu ĝin!
Sunas kaj la plaĝo atendas nin!
Refreno:
>Ĉiri-biri-bí - po-po-pon-pon…
Sur la sablo jen vian nomon mi skribis, sed ĝin mi mem
forviŝis, por ke neniu tretu ĝin, Elizabet' !
Prenu la ĉapelon, surmetu ĝin!
Sunas kaj la plaĝo atendas nin!
Refreno:
>Ĉiri-biri-bí - po-po-pon-pon…
La luno ĵaluze palis, la steloj lumetis for,
dum viaj okuloj brilis, kaj galopis mia kor'.
Prenu la ĉapelon, surmetu ĝin!
Sunas kaj la plaĝo atendas nin!
Refreno:
>Ĉiri-biri-bí - po-po-pon-pon…