Uzantaj iloj

Retejaj iloj


elkora_diro

Elkora diro

MuzikoFelix Mendelssohn Bartholdy
Germana tekstoIch wollt' meine Lieb' ergösse sich all in ein einzig Wort
PoetoHeinrich HEINE
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipotraduko

Teksto

Mi volus, ke tuta la forto
De l’ amo el mia kor'
Kuniĝu en unu vorto,
La vento ĝin portu for.

Al vi kun flustra kareso
Ĝin portu la venta spir',
Por ke vi memoru sen ĉeso
La ardon de mia sopir'.

Kaj kiam vi kuŝos en dormo,
Ĝi sonu kun mara bru',
Ĝi sonu kun forto de ŝtormo
Tra viaj sonĝoj plu.

elkora_diro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 01.02.2024 22:09 de albrecht