Muziko | F. MENDELSSON-BARTHOLDY |
---|---|
Esperanta teksto | Karl VANSELOW |
Tipo | traduko |
Originala teksto | Heinrich HEINE |
Mi volus, ke tuta la forto
De l’ amo el mia kor'
Kuniĝu en unu vorto,
La vento ĝin portu for.
Al vi kun flustra kareso
Ĝin portu la venta spir',
Por ke vi memoru sen ĉeso
La ardon de mia sopir'.
Kaj kiam vi kuŝos en dormo,
Ĝi sonu kun mara bru',
Ĝi sonu kun forto de ŝtormo
Tra viaj sonĝoj plu.