Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_akordo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

En akordo

Teksto

Ĝi finfine estas for
La ŝtono en la brusto
Ĝis revido al dolor'
Ekde aŭgusto
Venu nova energi'
Por problemoj novaj
La malnovajn lasas mi
Al la ĉionpovaj

Refreno
Ĉu mankas iluzi'?
En akordo, en ordo por mi
Ĉu vi iras kun la pli'?
En akordo, en ordo por mi

Kiel fremda estas viv'
Nenionmanka
Venu agoj sen motiv'
Papero blanka
Venu nova energi'
Venu varmaj ondoj
Jen ni staras vi kaj mi
En malsamaj mondoj

Refreno

Kaj vespere venas sonoj de ludanta infanar'
Miksiĝantaj en la aero kun la vento de la mar'
Kaj mi sidas kun gitar'

en_akordo.1361571997.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)