En bela kaj gaja Srem
Teksto
En bela kaj gaja Srem,
Por dolĉa vivo teren'!
Knabino, kiel ĉeriz',
Agrablas ja ŝia kis'.
Refreno:
Srem, Srem, Srem,
Por dolĉa vivo teren'! (2-foje)
Multlokojn pasis mi jam,
Serĉis knabinon el am'.
Fine mi iras al Srem,
Trovos ŝin certe sen pen'.
Refreno
Sremano ĉe la labor',
Vitejon fosas dum hor'.
Se en labor' trinkas pli,
Knabinojn tuj kisas li.
Refreno
- en_bela_kaj_gaja_srem.txt
- Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:59
- (ekstera redakto)
Diskuto