Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nia_lingvo_de_l_esper

Nia lingvo de l' esper'

MuzikoH. Ditzel
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

Tra la mondaj malproksimoj
sonas voko pli kaj pli,
muroj, baroj, landaj limoj
ne ekzistas kontraŭ ĝi,
Ne la glavon ĝi admonas:
Amon, pacon en liber',
ĝojon kaj feliĉon donas
nia lingvo de l’ esper'.

Voku, lingvo de l’ espero,
plu kaj plu de kor' al kor'!
Ni vin sekvas kun fiero,
kun fidelo kaj fervor'.
Brilu, brilu, verda stelo,
super landoj, super mar',
kaj konduku al la celo
nin tra nokto kaj nubar'!

Dio, helpu nin kaj donu,
ke la revo iĝu ver'!
Kara lingvo, sonu, sonu
ĉie, ĉie sur la ter'!
Verda stelo, kondukanto,
radiegu pli kaj pli!
Vivu, vivu Esperanto,
en eterno vivu ĝi!

nia_lingvo_de_l_esper.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)