| Esperanta teksto | C. Graversen |
|---|---|
| Tipo | traduko |
| Originala titolo | Altid frejdig, naar du gaar |
| Originala teksto | Chr. Richardt |
Nur kuraĝu ĉe labor',
kion ŝatas Dio,
eĉ se venos venka hor'
nur je fin' de ĉio,
Ne vi timu pro malhel’,
steloj lumas brile;
sub la „Patro nia”-stel'
iras vi trankvile.
Luktu do laŭ via kor',
mortu, se necesas,
tiam nek la vivdeĵor'
nek la morto pezas.