Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_kel_profunda_sidas_mi

En kel' profunda sidas mi

E-tekstolaŭ Otto Germano k. a.
Origina titoloIm tiefen Keller sitz' ich hier

Teksto

En kel’ profunda sidas mi
Ĉe plena vinbarelo;
Mi estas gaja tie ĉi
Kaj trinki mia celo.
Verŝisto saltas, kiam mi
Malplenan glason svingas,
Kaj plena ĝin redonas li:
Mi trinkas, trinkas, trinkas!

Demono tre turmentas min,
Nomata soifego;
Mi do forpelu tuj ĝin
Per plena vinglasego…
La mondo ŝajnas iluzi', —
Kaj ĉiun mi konvinkas,
Ke rozkolora estas ĝi:
Mi trinkas, trinkas, trinkas!

Sed ju pli multe trinkas mi,
Des pli mi trinki devas;
Konstante kreskas la pasi',
Dum mi la glason levas.
Mi do daŭrigas kun fervor’, —
Nenion mi distingas
Krom simpatia bonhumor': —
Mi trinkas, trinkas, trinkas!

en_kel_profunda_sidas_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)