Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxarma_ravanta_dolcxa_vesper

Ĉarma, ravanta, dolĉa vesper'!

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala titoloHärlig är kvällen

Teksto

Ĉarma, ravanta, dolĉa vesper'!
Sun' lumiganta montojn de l' ter'
baldaŭ subiras ĉe l' horizont'.
Lumon elspiras milde la ond'.

Nokta vualo super la mar'!
Kuŝas la valo kiel tombar'.
Fiŝoj turniĝas, orbrila hord'.
Alproksimiĝas cignoj al bord'.

Preĝo silentas, ankaŭ la kant'.
Dormon eksentas laca migrant'.
Plektas feinoj sorĉkronon nun.
Stelaj diinoj brilas kaj lun'.

cxarma_ravanta_dolcxa_vesper.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)