Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_la_mateno_levigxas

En la mateno

Esperanta tekstoS. J. IJSSELSTEIN
Tipotraduko
Originala titoloDe morgen breekt aan

Teksto

/: Leviĝas la sun' :/
Amikoj eksteren,
Eksteren kun ĝoj',
Por kanti kaj ludi
Kaj salti sur voj'.
Jam kantas la birdoj
Sur rand' de la nest'
Kaj diras bonvenon
Al hom' kaj al best'.

/: Saluton al vi :/
Ho freŝa herbejo,
Ho rava arbar',
Kampar', erikejo
Kaj riveretar'.
Ni krias, ni ĝojas
Ni ĝuas kun gust'.
Kaj ĉiuj ni spiras
Per tuta la brust'.

en_la_mateno_levigxas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)