Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_rivero_la_anseroj

En rivero la anseroj

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloPri Prešporku na Dunaji
E-tekstoJan FILIP kaj Karel FILIP
MIDIen_rivero_la_anseroj.mid

Rimarko: komparu kun Anseraro en Danubo

Teksto

En rivero la anseroj
/::padelbanas sin.::/
Jen ansero sur rivero,
/::Joĉjo, pafu ĝin.::/

Ne mortpafos mi anseron,
/::mi ja konas ĝin;::/
ĝi ja estas de l’patrino
/::de la amatin’.::/

Se mi pafus la anseron
/::unu nur aŭ du,::/
mi ne povus al ŝi poste
/::jam venadi plu.::/

en_rivero_la_anseroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)